|| Tukaram ||
Tukaram is very dear to me.- Mahatma Gandhi
Diras Tuka
1
                         La vorto ne estas limigita
                         Al unu lando
                     
                         Ghi ne trafas unu personon
                         Kaj maltrafas la alian.
                         Mia lingvo estas de Kosma Estajho.
                     
                         Tiu kiu portas la sagujon
                         Jhus jhetas la sagojn.
                     
2
                         Diras Tuka
                         Mi ne celumas
                         Dio trafas vin.
                     
                         Tiu kiu diras
                         Chi tiujn poemojn tra mi
                         Estas la sola kiu scias
                         Kiel ili estas faritaj.
                     
                         Ne demandu al mi
                         Mi nur kunportas ilin
                         Kiel Lia shargho.
                         Kiam mi malsatas
                         Mi almozas panon.
                     
                         Li donis al mi mezurilon.
                         Mi nur disdonas Lian materialon
                         Tiam kiam Li petas al mi.
                     
                         Mi estas helpisto
                         Li estas mastro.
                         Mi estas lia malplena mezurilo
                         Plenigita de Lia grajno
                         Elversita lau Lia ordono.
                     
                         Pandurang estas
                         Mia faristo
                         Kaj Li mem
                         Estas la donisto.
                     
                         La vera mondo apartenas
                         Al la gepatroj
                         Infano nur ludas
                         La ludon
                         Imitante la vivon
                         De gepatroj.
                     
                         Liaj bovinoj kaj bubaloj
                         Estas realaj
                         La miaj estas
                         Ludiloj de argilo.
                     
                         Diras Tuka
                         Estas Vitthal
                         Kiu metas vortojn
                         En mia busho.
                     
****
3
                         Kelkaj el vi eble diros
                         Ke mi estas la autoro
                         De chi tiuj poemoj
                         Sed
                         Kredu min
                         Chi tiu vocho
                         Ne estas la mia.
                     
                         Mi ne havas
                         Personan lerton
                         Estas la Kosmulo
                         Kiu igas min paroli.
                     
                         Neindulo kiel mi
                         Kion mi scias
                         Pri la subtileco de signifoj?
                         Mi parolas tion
                         Kio Govind
                         Igas min paroli.
                     
                         Li nomis min
                         Por nur disdoni
                         La autoritaton
                         Mi ne havas
                         La Mastro havas ghin.
                     
                         Diras Tuka
                         Mi estas servisto
                         Chu vi vidas?
                         Tuta chi tio eltenas
                         La sigelo de Lia Nomo.
                     
4
                         Mi pretekstas ridi
                         Mi pretekstas plori
                         Mi pretekstas eksalti
                         Al la Pretekstisto.
                     
                         La mia estas preteksto
                         La via estas preteksto
                         Preteksto toleras
                         La sharghon de preteksti.
                     
                         Mi pretekstas kanti
                         Mi pretekstas adoregi
                         Tuta preteksto favoras
                         Tutan pretekston.
                     
                         La pretekstisto gustumas
                         La pretekstisto forkonfesas
                         La asketulo pretekstas
                         Ke la mondo estas nereala.
                     
                         Tuka, la pretekstisto
                         Per pretekstita pregho
                         Pretekstas sian dialogon
                         Kun la Pretekstisto.
                     
5
                         Likvidu chion
                         Kion vi scias
                         Nur viaj sentoj
                         Gravas chi tie.
                     
                         Sekvu nur
                         Unu aferon
                         Pandurang
                         Scias chion.
                     
                         Ne diskutu
                         La "por-kaj-kontrau"
                         Estas nur
                         Malshparo de tempo.
                     
                         Diras Tuka
                         Ili eluzighas
                         Kiuj parolas
                         Sen sente.
                     
6
                         Kiam li venas
                         El la bluo
                         Aerolito
                         Frakasanta vian hejmon
                         Estu certe
                         Ke Dio estas vizitanta.
                     
                         Kiam katastrofo
                         Forvishas vin
                         Kaj nenio restas
                         Krom Dio kaj vi
                         Estu certe
                         Ke vin Dio vizitas.
                     
                         Kiam via lingvo
                         Estas fortirita nuda
                         Por neniam esti vestita plu
                         Per vestoj de mensogoj
                         Estu certe ke
                         Dio vin vizitas
                     
                         Kiam via homeco
                         Estas shirita kaj fendita
                         Por neniam esti kunigita
                         Estu certaj
                         Ke Dio vizitas vin.
                     
                         Kiam vi estas
                         Preter chia espero
                         Kiam vi nomigas
                         Nenion kiel via propra
                         Estu certe
                         Ke Dio estas vizitanta.
                     
                         Kiam oni shtelas
                         Vian tutan mondon
                         Kaj via vocho ighas elokvanta
                         Estu certe
                         Ke Dio vizitas vin.
                     
                         Vidu, kiel Dio
                         Ekkaptis la tutecon de Tuka
                         Tuka furiozas
                         Kiel Dio Li mem.
                     
7
                         Ne rakontu
                         Malverajn fabelojn
                         Tian sekan paroladon
                         Ni ne kredas.
                     
                         Travivon ni bezonas
                         Nur dolcha parolo
                         Estas neutila.
                     
                         La birdo Raghahans
                         Povas separi
                         Lakton el akvo.
                     
                         Diras Tuka
                         Ni bezonas autentikulojn
                         Aliajn pretekstistojn
                         Ni ne bezonas.
                     
8
                         Pli eta ol atomo
                         Tuka estas
                         Vastega kiel chielo.
                     
                         Mi avalis mian korpon
                         Tiel mi perdis
                         Iluzion
                         Ke la mondo ekzistas.
                     
                         Mi jam perdis
                         Tri tavolojn de ekzisto
                         Kaj en mi
                         Ekbrulighis lumo.
                     
                         Diras Tuka
                         Mi restas nun
                         Nur por komplezi chiun.
                     
9
                         Ondoj de felicheco
                         Sur lago de felicheco
                         Felicho estas
                         Korpo de felicheco.
                     
                         Kion nun diri?
                         Mi ighis felichecon
                         Tutan ambicion
                         Perdis mi.
                     
                         Kiel preferoj de embrio
                         Spegulighas
                         En graveda patrino
                         Kiel avida
                         manghemeco
                     
                         Tiel la travivo de felicho
                         Eniris en mi
                         Kaj nun mi naskadas
                         Chi tiujn poemojn.
                     
10
                         Estas tuta arbo
                         Interne de semo
                         Kaj estas semo
                         Al la fino de arbo.
                     
                         Estas same
                         Inter Vi kaj mi
                         Unu entenas
                         La alian.
                     
                         Estas ondeto
                         Sur la akvo
                         Kiu ghi mem
                         Estas akvo.
                     
                         Diras Tuka
                         Ke la figuro
                         Kunfandighas
                         Kun la spegulo.
                     
11
                         Tiu kiu identigas sin
                         Kun kadukuloj kaj batituloj
                         Notu tiun kiel sanktulo
                         Char Dio estas kun tiu.
                     
                         La menso de sanktulo
                         Estas mola ekstere
                         Kaj mola ene
                         Estas kiel butero.
                     
                         Li tenas
                         Chiun forlasitan
                         Al lia koro.
                         Li traktas sklavon
                         Kiel propra filo.
                     
                         Diras tuka
                         Mi ne lacighos ripeti
                         Ke tia persono
                         Estas Dio si mem.
                     
Notoj:
                         Tukaram: Sanktulo kaj poeto de 1608-1650. Liaj poemoj montras idearojn de ekzistisma literaturo.
                         Pandurang, Vitthal,
                         Govind: Diversaj nomoj de Dio.
                     
Children's Corner
Concept and Artist : Kshitij Thigale
Translated by : Aniruddha Banhatti
                         Auxskultu, Mondestro, am-rakonton; Mi diras tion, kion mi memoras.
                             Unu cervino, kun du idoj; Mangxadis felicxe en arbarego.
                         Subite cxasisto alvenis tie; Du hundoj li havis kune.
                         Unuflanke li metis la reton; Starigis hundojn aliflanke.
                             Unuflanke li brulis seklignon; Li mem staris je aliflanke.
                         Kvarflanke Cervoj, cxirkauxigxis; Memoradis ili Vian nomon.
                         Rama, Krusxna, Hari, Govinda Kesxava; Dio de Dioj, helpi
                             nin, bonvolu.
En tia granda krizo, krom Vi, kiu povas helpi, diri bonvolu.
                         Auxdante al ilia peto, Vi simpatie, sentis la doloron. 
                             Tiam Vi ordonis al la Pluvo: Rapidu, la fajron malbrulu.
                         Kuniklon Vi kurigis el tie, La hundoj forkuris por gxin cxasi.
                         Cervoj miris, forkuris rapide; Dirante "Nin gardis La Dio!"
                             Tiom afabla, molkora Vi estas; Al cxiuj Viaj fervoruloj.
                             Tiom Vian famon, sxatas cxiuj; Edzo de Rahxumai, diras Tuka.
Sinjoro Aniruddha Gopal Banhatti
 Sinjoro Aniruddha Gopal Banhatti
                         Naskis 23a Aprilo 1956.
                         B.E.(Civil), M.A.(French), M.E.(Civil),
                         Instruas en Bharati Vidyapeeth J.N.Instt. de Teknologio.,
                         Pune.
                         Fondis Esperanta Centro tie.
                         Fondis Mond Traduko, organizo kiu tradukas kaj eldonas
                         Hindan Literaturon esperante. Gxis nun eldonis 2 librojn
                         kaj 10 numerojn de Ni Sep, literatura revuo
                         kun edzino Manju kaj filino Radhika.
                         Tradukis Raavi Paar el Gulzar kaj presigis
                         gxin en revuo Kontakto
                         Tradukis Marathi historioj kaj la revuo Fonto aldonis
                         du, la revuo de Australio-Novzelando eldonis tri el ili.
                         
                         Eldonis kasedon Aniruddha Rakontas kiu havas
                         tri historiojn esperante.
                         Retadreso : anibani@rediffmail.com
                     
Reagoj
Ni bonvenigas viajn komentojn kaj sugestojn por plibonigi la retejon.